Ĉi tiu artikolo temas pri helena dio nomita "Noto" aŭ "Notoso". Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Noto (apartigilo). |
Noto | |
---|---|
Anemoj | |
Informoj | |
Originala nomo | Νότος |
Eble sama | Auster |
Sekso | vira |
Patro | Astraio |
Patrino | Eoso |
Gefratoj | Zefiro • Eŭro • Boreo |
Infanoj | Auraj |
Noto (helene Νότος, latine Notus), aŭ Notoso[1] estis en la helena mitologio filo de la titano Astraio kaj diino de matena ĉielruĝo Eoso. Li estis dio de la suda vento aŭ ankaŭ la suda vento mem.
Liaj fratoj estis:
Noto estis vento potenca kaj danĝera, alportis akvajn ciklonojn, endanĝerigadis aparte navigistojn kaj ŝipanojn. La plej furioza li estis, kiam li kunfrapiĝis kun sia frato Boreo, dio de la norda vento. Sub teruraj impetoj de ambaŭ ventoj minacis pereo al ĉio. Helenoj pro tiu vento tre timis.